2012-01-04

Citaĵo de HONDA Katuiti

Jen mi tradukis mian artikolon en la 10a de septembro 2011:

Mi volas ree kaj ree citi el "Logiko de tiuj, kiuj murdiĝas de patrinoj" de HONDA Katuiti.

Mi divenas, ke klopodo de la gepatroj prizorgi tiajn infanojn kun cerba paralizo en longa tempo probable estas ne dekoble pli granda, sed centoble pli granda ol klopodo prizorgi sanajn infanojn. Certe estas malfacile imagi pri tia klopodo por tiuj, kiuj ne spertis. Eĉ se la infanoj post tia klopodo feliĉe plenkreskis, la penso pri la estonto de la infanoj vivi kiel personoj kun grava korpa handikapo denove malesperigas la gepatrojn, kaj tio, speciale en la socialhelpe malevolulando Japanio, aldoniĝas al la gepatroj kiel psika streso pli grave ol korpa klopodo.

(...)

Ĉiukaze mia patrino ŝanĝis sian penson kaj revenis hejmen. Mi ne scias, kio okazis, antaŭ ol ŝi ŝanĝis sian penson, sed tio, ke mia patrino tiam decidis vivi kune, estas vera feliĉo por la ĉiuj familianoj. Sed el la vidpunkto de Setuko tio ne estas "bona" en la sama grado kiel mia patro kaj mi opiniis. Kompreneble mia fratino estis nur infaneto, kiu scias nenion, sed, almenaŭ, ŝi mem ne volis "morti". Tio, ke la patrinoj mortigas sin kune kun siaj gefiloloj, simple signifas, ke la gefiloj murdiĝas. Kiel ajn la estonto ŝajnas tragedia, ĝi ŝajnas tia al la gepatroj kaj ne al la gefiloj mem. Do tio, ke mia patrino tiam ŝanĝis sian penson, devas esti decido de vera feliĉo por neniu alia ol mia patrino mem. Kiam mia patrino poste tre longan tempon diris pri Setuko, "ŝi estas kiel budho", ŝajne ŝercante, ŝi eble esprimas emocion pri la afero en la maniero de ordinara popolo.

(...)

Temas ne nur pri  personoj kun cerba paralizo, sed ankaŭ personoj kun ĉiuj korpaj handikapoj. Ĉu eblas, ke oni elkore volas morti aŭ sinmortigi pro nur sia handikapo? Handikapuloj, kiuj sinmortigis, ja volis morti, kaj tial sinmortigis. Sed se oni studas, kial ili komencis voli morti, oni trovas en preskaŭ ĉiuj kazoj, ke tio okazis ne pro la handikapo mem, sed ke diversaj diskriminacioj pro la handikapo kaj malbona politiko "igis, ke ili sinmoritigis" , aliavorte, oni povas diri, ke ili murdiĝis. Ĉiuj ja volas vivi. Kiel ajn malliberaj handikapuloj estas, ili volas vivi ĝuste same kiel sanaj personoj pensas, ke ili volas vivi. Pli prave, ĝuste ĉar handikapuloj estas malliberaj, ili pozitive konscias tion. Probable oftas, ke sanaj personoj komencis pensi, ke ili volas vivi, post ke ili fariĝis grave malsanaj. Sed, oni probable povas diri, personoj kun korpaj handikapoj tiel sentas kaj vivas dum la tuta vivo.

(...)

Mi legis pri tiaj krioj de personoj kun cerba paralizo mem en du libroj, kiuj lastatempe maŝinskribiĝis. "Faiaro" de YOKOTA Hirosi, kaj "Vivi kiel persono kun cerba paralizo" de YOKOTUKA Koiti, ambaŭ anoj de Kanagawa unio de "Blua graso". Tie estas skribitaj ekzemple sekvantaj vortoj:

Kial ŝi (patrino, kiu murdis sian gefilon) ekhavis volon murdi? Tiu ĉi volo murdi devas esti komenca punkto de ĉio, kiam oni diskutas pri la temo. Ŝi pensis, kiel ŝi diris, "La infano ne saniĝeblas. Li/ŝi estas pli feliĉa mortante ol tiamaniere vivante." La problemo estas tiu ĉi vidpunkto pri homoj, valorigado pro esti saniĝebla, aŭ pro esti laborebla. Tiuj ĉi vidpunkto, el kiu nelaborantoj ne estas personoj, igas, ke handikapuloj fariĝas iuj, kiuj efektive devas ne ekzisti, kaj ke ili ĉiam sufokiĝas tagojn kaj noktojn.

La gefratoj kaj la gepatroj de handikapuloj devas, kune kun ili, kontraŭi socian sufokadon timigantan per tiu ĉi vidpunktoj. Sed tamen la patrino kunlaboris kun la sufokantoj, kaj turnigis klingon al la etan gefilon. De kelkaj laborantoj de socialhelpo, kun kiuj ni parolis pri la temo, kaj en leteroj senditaj al ĵurnaloj troviĝis opinioj, "La arman patrinon oni devas ne strafi. Tio, kion ni faras, igas, ke la patrinon fariĝas pekulo. Ĉu oni ne devas simpatias kun la patrino?" Sed mi devas diri, ke ili estas emociaj diskutoj, en kiuj "punkto de la komenco de la volo murdi" tute forgesiĝas, kaj ke tio estas signo de antaŭjuĝo kaj diskriminacia konscio. Tio, ke tio estas diskriminacia konscio, eble ne tuj kompreniĝis, sed tio estas ĉar tiu ĉi diskriminacia konscio fariĝis tro ordinara en la moderna socio.

Probable la kazo de Son My klarigas. Pri leŭtenanto Calley, kiu murdis centojn da vietnamiajn nesoldatojn, kaj kritikiĝis pro la respondeco pri tio, kaj prijuĝiĝis je vivlonga prizono, la blankula popolo frenezis kaj diris, "Ni helpu arman Calley", "Ne estas ĵuste riproĉi al nur Calley". Tio motivigas al Nixon uzi prezidantan povon kaj igi, ke li fariĝas efektive preskaŭ nekulpa. Ankaŭ pri soldato de dua klaso Girard, kiu murdis japanan kampulinon kaj juĝiĝis en Japana juĝejo, la blankula popolo fervoris kaj postulis, ke ni helpu lamnenon Girard. En la vidpunkto de blankaj homoj azianoj estas personoj de aliaj religionoj kaj sovaĝuloj, kaj ne taŭgas adapti al ili logikon de justeco kaj etiko, kiuj fondiĝas de blankuloj. Kompreneble tute ne tolereblas, ke ili blankuloj krome juĝiĝas de sovaĝuloj, kiuj estas malsuperaj ol ili.
(El vivi kiel persono kun cerba paralizo.)

- Mi ne opinias, ke homoj en komato estas personoj. Neserveblaj uloj devas malaperi el la socio. Nur homoj, kiuj klopodas por socia feliĉo kaj civiliza progreso, kaj kiuj povas kontribui al evoluo konsideriĝas gravaj, kaj ve al tio, ke uloj kun gravaj korpaj handikapoj aŭ maljunuloj kun demenco postulus, "Zorgu pri nin".

Tio ĉi estas diro de ÔTA Tenrei, kiu estas premembro de la landa parlamento, kaj kiu intencas fondi "Japana Eŭtanazia Asocio", citata el artikolo "Voĉoj de eŭtanaziatoj, kiuj ne aŭdeblas" en Syûkan Asahi en la 27a oktobro 1972. Tiu ĉi diro, kiun ni personoj kun grava cerba paralizo absolute ne povas permesi, kaj devas absolute ne permesi, murdas personojn kun cerba paralizo, kaj efektive montras bazan sintenon kaj veran emocion pri ĉiuj handikapulaj problemoj, ekzemple unue kolektado de ĉiuj uloj kun grava korpa aŭ mensa handikapo en forajn instituciojn, pri kiu temas la nova ekonomia kvin jara plano, kun kiu la ekonomia komitato opiniis responde en la 8a de februaro, kaj propono de reformo de la eŭgenika protekta leĝo, kiu enhavas ĉefe enketon de fekoj. Tion mi unue devas montri.

Kampanjoj pri manko de institucioj, kiuj ripetiĝas ĉiam, kiam personoj (infanoj) kun cerba paralizo murdiĝis, kaj movadoj por savi murdintaj gepatroj, kaj ilia esteco, sinteno de la sanula socio, "Neserveblaj uloj devas malaperi el la socio" ŝanĝiĝu. Aliavorte, tio, ke tiuj, kiuj provas korpe aŭ mense malapreigi handikapulojn el la socio, estas tute ne nur regpova organizo kiel lando, sed ankaŭ temas pri reformismaj politikaj partioj, kiuj daŭre laŭte opinias pri socialhelpo al handikapuloj, kaj temas ankaŭ pri Novaj Maldekstruloj, kiuj enhavigas  liberigadon de handikapulojn al progreso de batalo por regpovo, kaj, krome, ankaŭ temas pri gepatroj, kiuj devas esti respondecaj por sendi nin al la mondo; tion faras ankaŭ juna fajraro de sanuloj en la koro de ili. Tion ni devas kompreni, aŭ maleblas komencado de handikapula movado, mi kredas. La situacio, kiu nun nin ĉirkaŭas, certe ne estas tiel facile, kiel movadoj por igi ke handikapuloj kompreniĝas, aŭ movadoj por proksimiĝi al sanulojn eĉ iomete post iomete, kiujn ni ĝis nun faris, kaj kiun plejmulto da handikapuloj ankaŭ nun faras, validas. (El Fajraro.)

Ĉi tiu logiko de ÔTA Tenrei, tute alia ekzemple, tre similas al la logiko de "progresigo", kiu nun okazas en tuta Japanio. "Por socia feliĉo kaj kultura progreso" loĝantoj de loko por konstruaĵoj de Ŝinkansen kaj elektrocentraloj kaj fabrikoj atakiĝis de polica armeo. Ĉi tio estas logiko, kiu ĉiam uziĝis de invadantoj, kiuj masakaras, kaj de usonaj blankuloj, kiuj masakaras proloĝantojn (indianojn), kaj de japanaj armeoj, kiuj masakaras ĉinojn, kaj de nazi-germanio, kiu masakaras judojn, kaj de usonaj armeoj, kiuj masakarfas vietnamojn.

Logiko de nuligado de malfortaj kaj minoritaj. Ĵus ĉi tiu logiko estas vera malamiko de "socia feliĉo kaj kultura progreso", ĉu ne?
(Tajdo, numero de novembro 1974.)

[HONDA Katuiti. "Logiko de tiuj, kiuj murdiĝas de patrinoj". Logiko de murdatoj (Asahi Bunko). Asahi Shimbun. 1982. Paĝo 10-16.]

Skribaĵo de antaŭ ol 30 aŭ 40 jaroj. Sed la situacio ne ŝanĝiĝis. Ekzemplo de tiuj, kiuj ne ŝanĝiĝis - Usona kaj Japania Statuso de Armea Kunsento:
http://mail.jcp.or.jp/akahata/aik11/2011-09-08/2011090801_01_1.html  [Artikolo en la japana pri 210 milionoj da krimoj kaj akcidentoj de la usona armeo en Japanio dum jaroj inter 1952 kaj 2010 kaj pri 1088 japanoj mortintaj.]

Inga kommentarer:

Skicka en kommentar

Skicka en kommentar 「感想を送る」

Kommentera som: Välj profil … 「感想を書いたら…」

Namn/webbadress 「お名前(あればホームページアドレスも)」( Fortsätt 「続ける」、Redigera 「編集する」)
Anonymt 「匿名」

Publicera 「投稿」
Förhandsgranska 「前もって見る」



Skicka en kommentar =
"Sendi komenton"

Kommentera som: Välj profil … = "Komenti kiel: Elektu profilon …"

Namn/webbadress = "Nomo/Retadreso"
(Fortsätt = "Daŭri"; Redigera = "Redakti")
Anonymt = "Anonime"


Publicera = "Publikigi"
Förhandsgranska = "Antaŭmontri"



ni'o zoi suve'e Skicka en kommentar suve'e du lo du'u benji lo pinka

i zoi suve'e Kommentera som: Välj profil … suve'e du lo du'u pinka fi ma

i zoi suve'e Namn/webbadress suve'e du lo du'u ciska lo cmene ju lo kibypapryjudri
(to zoi suve'e Fortsätt suve'e du lo du'u ranji
i zoi suve'e Redigera suve'e du lo du'u galfi lo ba'o se ciska toi)
i zoi suve'e Anonymt suve'e du lo du'u ciska no cmene

i zoi suve'e Publicera suve'e du lo du'u benji lo pinka
i zoi suve'e Förhandsgranska suve'e du lo du'u pu'o lo nu benji kei catlu lo do pinka noi ba'o se ciska



aya oyo Skicka en kommentar oyotie eyo uyu o emise akuniepenso uyutie

aya oyo Kommentera som: Välj profil … oyotie eyo uyu akuniepenso a anke esisu uyutie

aya oyo Namn/webbadress oyotie eyu uyu asama uyo iwa atemaniankihonialante olioka uyotie uyutie
aya oyo Fortsätt oyotie eyo uyu o entule uyutie
aya oyo Redigera oyotie eyo uyu o esisu onka uyutie
aya oyo Anonymt oyotie eyo uyu lo asama uyutie

aya oyo Publicera oyotie eyo uyu o emito uyutie
aya oyo Förhandsgranska oyotie eyo uyu o ese uniose aniemito uyutie