2011-04-14

Isihara Sintaro

Isihara Sintaro ree elektiĝis kiel guberniestro de Tokyo.

Honda Katuiti, kiun mi alte taksas, skribas pri li, kiu skribis enkondukon de libro de Isikawa Bunyo pri la vjetnama milito.

Surprizante Honda Katuiti, Isihara Sintaro diras, ke li ĉe la loko de la Saigon registara armeo intencis pafi per kanono al la Liberiga Fronto aŭ loĝantoj en liberigataj regionoj. Isikawa Bunyo pale haltigis lin.
Honda Katuiti diras, ke li kiel ĵurnalisto poste iris al la liberigataj regionoj, tial eblus, se la tempo kaj la loko iomete malsamus, ke li mortiĝus de kanono, per kiu Isihara Sintaro pafus.

Honda Katuiti ankaŭ diras, ke Isihara Sintaro ne ŝanĝis sian kvaliton, kiu montriĝis, kaj prefere pli malbonigis ĝin.
Isihara Sintaro fariĝis ano de grupo, kiu pravigas la invadan militon de Japanio, kaj proponis, ke Japanio devas havi nukleajn armilojn ...
(Syukan Kinyobi en la 8 a de aprilo 2011)

Tio ne estas infana ludo. Isihara Sintaro diras, ke li intencis pafi per realan kanonon, kiu mortigas homojn.

Kvankam infanoj povas ludi kaj ŝajnige murdi homojn, ili ordinare ne intencas murdi homojn.
La ludo nur reflektas plenkreslulan realon, kaj infanoj provas kompreni ĝin pere de ludo.

Sed Isihaea Sintaro ŝajnige ludas, kaj reale intencas pafi per kononojn.
Li ne povas imagi, ke li reale mortigos homojn, tial malserioze povas intenci pafi.

Infonoj, kiuj ne deviĝas fariĝi infanaj soldatoj, reale ne murdas homojn, tial lude imagi murdi homojn.
Sed Isihara Sintaro ne havas infanan komprenon, ke oni ne murdas reale, sed li ŝajnige ludas, kaj reale intencas murdi homojn.

Ne nur temas pri tiu ĉi epizodo.
La montrita sinteno povas vidiĝi ĉe opinio pri militoj.

Isihara Sintaro tenas sin je la flanko de murdantoj, kaj ne povas imagi pri la flanko de murdatoj kaj invadatoj.

Li ne povas imagi la realon, kaj tial kvazaŭ ludante povas murdi homojn kaj malzorgi pri sociale malfortaj homoj.
Ĉu ne estas kompreneble, ke oni devas malhelpi, ke tiaj homoj havu aŭtoritatecon?

Sed tiaj homoj estas plimulto. Ili kvazaŭ ludante havigi al homoj kiel Isihara Sintaro aŭtoritatecon.
Ili, kiuj ne povas imagi pri murdatoj, daŭre volas havi la armilan industrion, kaj subtenas murdadojn de usonaj militoj faritaj kun la celo gajni monojn.

Eble ili ne intencas murdi, ne imagas murdi, kaj tial povas elekti homojn de "plimulto".

Sed se oni ne intencas murdi, oni haltu havi la armilan industrion, kiu produktas ilojn por murdi.

Se oni ne volas pensi pri la armilan industrion, oni rifuzu havi ĝin.

Oni elektu politikistojn por tio.


Mi opinias, ke oni je politikaj elektoj devas elekti iujn, kiuj estas pli bonaj, eĉ se ne bonaj, ol la aliaj kandidatoj.
Ĉiukaze ne eblas, ke oni havu iujn kandidatojn, kiel kiuj oni samopinias en ĉiu punkto.

Diversa certe estas limito de permeso laŭ malsamaj homoj, sed eĉ se ĉiuj kandidatoj estus ekstere de la limito, oni miaopinie devus trovi ion, kiu estas pli bona iometege aŭ eĉ nur unu punkton pli bonan, kaj elekti iun.

 Je ĉi tiu elekto mi, kiu loĝas en Ikeda havas nur du kandidatojn por anoj de asemburo de la gubernio Osaka. Ambaŭ kandidatoj estas el politikaj partioj, kiujn mi tute ne subtenas. Tial mi tre maldecidemis, ĉu mi skribu unu aŭ neniun nomon, sed fine skribis unu nomon.

Mi ne intresiĝis, kaj simpatiis kun homoj, kiuj ne elektas, sed mi pensis, ke oni devas haltigi al la gubernia administracio grandajn konstruaĵojn kaj aliajn aferojn proponitaj de la guberniestro de Osaka, kiu estas reprezentanto de unu el la partioj.

Se eblos, ke okazi, ke iu plej malbona elektiĝas, oni elektu, por ke la homo ne elektiĝu, miaopinie.


Jen estas iuj artikoloj miaopinie rimarkintaj, kiuj rilatas al tiu ĉi elekto:
Kiam Koike Akira, kiu estas kandidato por guberniestro de Tokyo, kiun la japana komunista partio subtenas, paroladis ĉe strato en la 26 a de marto, unu homo kiu portas tranĉilon proksimas. La homo, kiu tamen kaptiĝis de la polico, diris, ke la parolado estis tro laŭta.
(MSN Sankei novaĝoj en la 26 a de marto)

En la 8 a de aprilo troviĝas, ke ĉe la oficejo de Ititani Tomoko, kiu estas kandidato por ano de la asembulo de la gubernio Totori, timiga letero, al kiu tranĉilo fiksiĝis, alvenis.
La letero diras, ke la kandidato malsukcesu, ktp.
(Ĵurnalo Akahata en la 9 a de aprilo, paĝo 15)
Mi komprenas pri homoj, kiuj ne volas rilati al politikaj aferoj, sed mi volas, ke ili bonvole almenaŭ pensu, kiaj homoj kaj kia socio faras timiga la politikon, kaj elektu.

Inga kommentarer:

Skicka en kommentar

Skicka en kommentar 「感想を送る」

Kommentera som: Välj profil … 「感想を書いたら…」

Namn/webbadress 「お名前(あればホームページアドレスも)」( Fortsätt 「続ける」、Redigera 「編集する」)
Anonymt 「匿名」

Publicera 「投稿」
Förhandsgranska 「前もって見る」



Skicka en kommentar =
"Sendi komenton"

Kommentera som: Välj profil … = "Komenti kiel: Elektu profilon …"

Namn/webbadress = "Nomo/Retadreso"
(Fortsätt = "Daŭri"; Redigera = "Redakti")
Anonymt = "Anonime"


Publicera = "Publikigi"
Förhandsgranska = "Antaŭmontri"



ni'o zoi suve'e Skicka en kommentar suve'e du lo du'u benji lo pinka

i zoi suve'e Kommentera som: Välj profil … suve'e du lo du'u pinka fi ma

i zoi suve'e Namn/webbadress suve'e du lo du'u ciska lo cmene ju lo kibypapryjudri
(to zoi suve'e Fortsätt suve'e du lo du'u ranji
i zoi suve'e Redigera suve'e du lo du'u galfi lo ba'o se ciska toi)
i zoi suve'e Anonymt suve'e du lo du'u ciska no cmene

i zoi suve'e Publicera suve'e du lo du'u benji lo pinka
i zoi suve'e Förhandsgranska suve'e du lo du'u pu'o lo nu benji kei catlu lo do pinka noi ba'o se ciska



aya oyo Skicka en kommentar oyotie eyo uyu o emise akuniepenso uyutie

aya oyo Kommentera som: Välj profil … oyotie eyo uyu akuniepenso a anke esisu uyutie

aya oyo Namn/webbadress oyotie eyu uyu asama uyo iwa atemaniankihonialante olioka uyotie uyutie
aya oyo Fortsätt oyotie eyo uyu o entule uyutie
aya oyo Redigera oyotie eyo uyu o esisu onka uyutie
aya oyo Anonymt oyotie eyo uyu lo asama uyutie

aya oyo Publicera oyotie eyo uyu o emito uyutie
aya oyo Förhandsgranska oyotie eyo uyu o ese uniose aniemito uyutie