2010-11-15

Parolo

Jen estas tio, kiun mi diris je manifestacio kontraŭ milito hodiaŭ. Tio devis daŭri tri minutojn sed mi parolis ses minutojn nervoze kaj balbutante. Unua-foje mi parolis antaŭ publiko!


Saluton! Mia nomo estas Okaŭ Ĵunpe. Mi parolos kiel unu loĝanto en Ikeda.

Last-jare 1050 afganaj infanoj mortigiĝis ĉefe de la usona armeo. La usonan invadan militon subtenas la japanoj kiuj havas elektorajton. Ni uzigas al la usona armeo la militbazojn.

Ĉu vivoj de afganaj infanoj ne havas saman valoron kiel niaj vivoj?

En la lasta japana invada milito, hejme bonaj patroj kaj bonaj edzoj estis murdantoj por ekzemple ĉinoj.

Ĉrkaŭ 70 jaroj pasis, sed kio ŝanĝis?

Ni nun ne havas armeon kiu invadas, sed ni havas firmaojn kiuj havas siajn fakojn en aliaj landoj por ke ili gajnas malmultekostan laboron. Ĉu tio ne signifas, ke ili ne rigardas la lokalajn laborantojn kiel egalajn homojn?

En firmaoj multaj homoj obeas sian ĉefon malgraŭ tio, ke ili ne samopinias. Ĉu tio ne signifas, ke firmaoj similas al milito?

Mi mem laboras. Mi ne intencas raporti pri malbonaj faktoj de mia laborejo, sed mi ĉi tie volas diri, ke mi laboras dubante kaj suferante.

Mi opinias, ke oni ĉi-maniere devas komenci lokale.

Mia handikapa amiko laboras sed gajnas nur 120 enojn per horo. Tio estas malegaleco! Enspezo ne signifas kiel oni kontribuas al nian socion. Mi mem gajnas malpli ol 2 milionon per jaro, sed mi ne opinias, ke iu, kiu gajnas pli ol dek fojoj pli ol mi, kontribuas al nian socion tiel multe. Estas malegaleco, ke sujektiva juĝo malfaciligas al oni la vivon aŭ la maldependecon.

Mi nun lernas la japanan signolingvon. La signolingvo, kiu havas sian propran gramatikon, estas lingvo. Sed en la urba biblioteko libroj pri la signolingvo ne troviĝas en la breto por lingvoj, sed en tute alia breto, breto por handikapaj infanoj. Nia urba biblioteko forpelas la signolingvon, kiu estas lingvo, el la breto por lingvoj. Ili ne havas vidpunkton de lingva egaleco.

Mi ankaŭ volas paroli pri la angla. Uzi la anglan kiel internacian lingvon estas malegalece. Kial ne uzi Esperanton? Lingvoj estas la kerno de kulturoj. Neniŭ kulturo povas esti sen sia lingvo. Lingva imperialismo kun armeo en la fono malaperigis multajn lingvojn. Tio absolute ne signifas, ke la dominataj lingvoj estas pli bonaj lingvoj.

Troviĝas ĉiam multaj homoj kiuj opinias, ke iu forta venkas iun malfortan eĉ en nia homa socio.

Tiu ĉi asocio de la naŭa artikolo de la japana leĝo kolektiĝas homoj kun diversaj opinioj. Mi kredas, ke montri la ekzisto de diskriminacio kaj malegaleco kondukas al monda paco.

Honda Katuiti, kiun mi alte taksas, diras "Logiko, kiu malaprigis la malfortajn arojn kaj minoritetojn, devas esti la vera malamiko por 'la socia feliĉo kaj kultivada pliboniĝo.' "

Mi esperas, ke mi havos solidaron kun vi pensante pri la vera malamiko. Dankon!

Inga kommentarer:

Skicka en kommentar

Skicka en kommentar 「感想を送る」

Kommentera som: Välj profil … 「感想を書いたら…」

Namn/webbadress 「お名前(あればホームページアドレスも)」( Fortsätt 「続ける」、Redigera 「編集する」)
Anonymt 「匿名」

Publicera 「投稿」
Förhandsgranska 「前もって見る」



Skicka en kommentar =
"Sendi komenton"

Kommentera som: Välj profil … = "Komenti kiel: Elektu profilon …"

Namn/webbadress = "Nomo/Retadreso"
(Fortsätt = "Daŭri"; Redigera = "Redakti")
Anonymt = "Anonime"


Publicera = "Publikigi"
Förhandsgranska = "Antaŭmontri"



ni'o zoi suve'e Skicka en kommentar suve'e du lo du'u benji lo pinka

i zoi suve'e Kommentera som: Välj profil … suve'e du lo du'u pinka fi ma

i zoi suve'e Namn/webbadress suve'e du lo du'u ciska lo cmene ju lo kibypapryjudri
(to zoi suve'e Fortsätt suve'e du lo du'u ranji
i zoi suve'e Redigera suve'e du lo du'u galfi lo ba'o se ciska toi)
i zoi suve'e Anonymt suve'e du lo du'u ciska no cmene

i zoi suve'e Publicera suve'e du lo du'u benji lo pinka
i zoi suve'e Förhandsgranska suve'e du lo du'u pu'o lo nu benji kei catlu lo do pinka noi ba'o se ciska



aya oyo Skicka en kommentar oyotie eyo uyu o emise akuniepenso uyutie

aya oyo Kommentera som: Välj profil … oyotie eyo uyu akuniepenso a anke esisu uyutie

aya oyo Namn/webbadress oyotie eyu uyu asama uyo iwa atemaniankihonialante olioka uyotie uyutie
aya oyo Fortsätt oyotie eyo uyu o entule uyutie
aya oyo Redigera oyotie eyo uyu o esisu onka uyutie
aya oyo Anonymt oyotie eyo uyu lo asama uyutie

aya oyo Publicera oyotie eyo uyu o emito uyutie
aya oyo Förhandsgranska oyotie eyo uyu o ese uniose aniemito uyutie