2012-08-31


Nuntempe mi estas fascinata de "sociaj ludoj".

Originale konatulo prezentis ilin al mi komence, kaj mi ne ludis komputilajn ludojn dum ĉirkaŭ 20 jaroj, tial mi volis provi interesata, sed poste mi mem ekfasciniĝis, kaj komencis ne povi deteni min de ili, kvazaŭ mumiokaptulo fariĝas mumio mem. Iam mi estis tiel okupita, kiel mi litere ne havis tempon eĉ manĝi kaj dormi.

"Monstra estro aperas! Helpu!" Ĉiam iu volas helpon. Solidareco en kunlabori kaj venki monstrajn estrojn estas ĝojega. Krome kia ĝojo estas, kiam mi petas helpon, kaj helpiĝis. Mi persistas ludi senpage, kaj tial mi vere ne povas fari ion, kiam mi petas helpon, kaj tial mi sentas min danka des pli multe.

Troviĝas ankaŭ personoj, kiuj batalas kontraŭ monstraj estroj de mateno ĝis nokto, al kiuj mi volus diri, "ĉu vi ludas tutan tagon?" Mi ne scias pri la personoj, sed ŝatas tiajn personjn, kiuj ludas tutajn tagojn, kiam en la mondo oni diligente argumentas refunkciigi atomreaktorojn kaj kontraŭi tion.

Troviĝas ankaŭ "bazaro", kie ludantoj interŝanĝas havaĵojn unu kun alia. Oni havas "nunajn prezojn", kaj ekzemple se oni igas la prezon esti tri kuraciloj, kiam plejmulto da homoj igas la prezon esti kvar kuraciloj, la vendaĵo aĉetiĝas en la monento, kiam oni ekvendas. Tio estas, ke iuj homoj tiel rigardas! Sammaniere ankaŭ en la kontraŭa kazo. Ofte okazas, ke la vendaĵo jam aĉetiĝis, kiam oni rigardis vendaĵojn de aliuloj, kaj revenis al la antaŭa paĝo. Unu minuto aŭ unu sekundo gravas en kompetado en ĉi tiu mondo. Oni povas sperti tian bazaran mondon.

Sed ĝis nun mi eklacas pri plejparto da ludoj post unu aŭ du semajnoj ... kaj ekinteresiĝas de aliaj ludoj. Tial fino ne venas.

Jes, mi havas intereson pri sociaj problemoj.

Ekzemple la japana ĉefministro Yoshihiko NODA diris, ke li refunkciigos atomteaktoroj kun respondeco. Li, kiu volas esti respondeca pri kio, ne eblas, ke oni respondeci, estas stulta, mi opinias. (Sed laŭe tio estas miskompreno, kaj li volis diri, ne ke li respondecos, kiam malbono okazos, sed ke estas ĉefministra respondeco decidi refunkcigon.)

Sed kion pri ekzemple esprimo "donaci sian vivon"? Ankaŭ ĝi estas esprimo pri maleblo same kiel diro de Yoshihiko NODA, ĉu ne?

En pensi kaj agi, oni, kiu pensas, ne estas oni, kiu agas. Oni, kiu pensas, ne agas, sed kredas, ke oni agas. Tial eblas murdiĝi.

Tio, ke oni murdiĝas, ne estas tio, ke oni elektas morti. Tio estas tio, ke oni volas vivi, sed mortigiĝas. Tial tio, kion oni pensas, ne estas, ke oni mortos.

Tial la esprimo "donaci sian vivon" estas ŝerco. Tio, ke oni donacas sian vivon, estas vivmaniero, kaj ne estas diro.

Krome temas pri, ke reagante al, ke mezlerneja studento sinmortigis ŝajne pro ĉikanado, tro multe da plenkreskuloj diras al infanoj, ke ne ĉikanu. Tio malimponas min. La nunaj japanaj voĉdonantoj mortopunas tiun, kiu suspektiĝas esti krimulo, kaj ĝuste tio similas al privata punado. La nunaj japanaj voĉdonantoj igas, ke riĉuloj impostiĝas ne multe, kaj ke malriĉuloj suferas, kaj ĝuste tio estas ĉikanado al malfortuloj. Antaŭ ĉio, la socio havas ĉiujare pli ol 30000 sinmortigulojn, kaj vi, plenkreskuloj, konsistigas tian socion, kaj vi ne diru al infanoj "Ne ĉikanu", mi volas diri. Pli ĝuste ne "vi" sed "ni".

Mi opinias, ke infanoj emas oftege ŝaniĝi sian opinion. Tuj post insisti ion el iu vidpunkto, ili insistas alion el alia vidpunkto. Tial sensignife estas diri moralon al infanoj, kaj infanoj kaj politiko ne taŭgas unu al alia.

En pensi kaj agi gravas ago, kaj ago ne estas diro. Sed troviĝas tro multe da plenkreskuloj, kiuj diras al infanoj, ke ili ne ĉikanu, ktp. Kompreneble ekzemple tio, ke oni diras "mortu" (kiun japanaj junuloj kutime ofte diras), ne estas tio, ke oni efektive murdas. Sed tio, ke oni signaturas  partoprenante en movado por ke iu mortopuniĝos, estas tio, ke oni efektive agas por murdi. Antaŭ ĉio devas riproĉiĝi tia senetika ago de plenkreskulaj voĉdonuloj, kaj devas ne malpromesiĝi al infanoj ŝerci.

Diro estas ŝerco. Malebligas al, ke ŝerco estas ŝerco, tio, ke la plenkreskula mondo estas perforta mondo, kaj tio estas tragedio. (Tial plenkreskuloj ne havas absolutan liberecon de esprimo.)

Kompreneble eblas, ke infanoj fariĝas murdantoj, kaj ke ili fariĝas plenkreskuloj. Sed ĉu la kialo de, ke infanoj fariĝas plenkreskuloj, estas, ke ili volas tion?

Ŝanĝo de infaneco al plenkreskuleco ofte nomiĝas "progreso". Ankaŭ homara ŝanĝo de ĉasado/ kolektado al agrikulturado ofte nomiĝas "progreso". Sed ĉu oni povas diri, ke la kialo de, ke ĉasantoj/ kolektantoj malmultiĝis, kaj ke agrikulturantoj multiĝis, estas, ke la homaro elektis agrikulturadon? Mi ne kredas tion, sed, ke la kialo estas, ke agrikulturantoj murdis ĉasantojn/ kolektantojn. Sammaniere oni eble povas diri, ke la kialo de, ke infanoj fariĝas plenkreskuloj, estas, ke plenkreskuloj murdas infanojn, ĉu ne? Tio estas, ke plenkreskuloj malebligas al infanoj vivi.

Plenkreskuloj, kiuj perforte provas igi al malfortaj infanoj agi laŭ ilia volo, kaj per tio igas, ke infanoj estas parto de la plenkreskula perforta mondo, igas, ke infanoj fariĝas murdantoj.

Antaŭ ĉio, kial ne eblas foriri de ĉikanantaj infanoj? Kreu novajn personajn rilatojn. Ripetu foriri de grupo, kaj eniri al grupo. Kialo de, ke tio ne facile eblas, certe estas stulta devoeduka sistemo, kiu enfermas infanojn en unu loko (lernejo).

Temas pri, ke diro estas ŝerco. Kiam Diogeno, kiu estis vendata kiel sklavo, demandiĝis, kion li povas fari, li respondis, "regi homojn". Al sin estro li diris, "Obeu min", ĉar kuracistojn kaj pilotojn oni obeas, eĉ se ili estas sklavoj. (El "Vivoj de filosofoj" de Diogeno Laertio (kiu estas nesama persono al Diogeno antaŭe manciita).

Inga kommentarer:

Skicka en kommentar

Skicka en kommentar 「感想を送る」

Kommentera som: Välj profil … 「感想を書いたら…」

Namn/webbadress 「お名前(あればホームページアドレスも)」( Fortsätt 「続ける」、Redigera 「編集する」)
Anonymt 「匿名」

Publicera 「投稿」
Förhandsgranska 「前もって見る」



Skicka en kommentar =
"Sendi komenton"

Kommentera som: Välj profil … = "Komenti kiel: Elektu profilon …"

Namn/webbadress = "Nomo/Retadreso"
(Fortsätt = "Daŭri"; Redigera = "Redakti")
Anonymt = "Anonime"


Publicera = "Publikigi"
Förhandsgranska = "Antaŭmontri"



ni'o zoi suve'e Skicka en kommentar suve'e du lo du'u benji lo pinka

i zoi suve'e Kommentera som: Välj profil … suve'e du lo du'u pinka fi ma

i zoi suve'e Namn/webbadress suve'e du lo du'u ciska lo cmene ju lo kibypapryjudri
(to zoi suve'e Fortsätt suve'e du lo du'u ranji
i zoi suve'e Redigera suve'e du lo du'u galfi lo ba'o se ciska toi)
i zoi suve'e Anonymt suve'e du lo du'u ciska no cmene

i zoi suve'e Publicera suve'e du lo du'u benji lo pinka
i zoi suve'e Förhandsgranska suve'e du lo du'u pu'o lo nu benji kei catlu lo do pinka noi ba'o se ciska



aya oyo Skicka en kommentar oyotie eyo uyu o emise akuniepenso uyutie

aya oyo Kommentera som: Välj profil … oyotie eyo uyu akuniepenso a anke esisu uyutie

aya oyo Namn/webbadress oyotie eyu uyu asama uyo iwa atemaniankihonialante olioka uyotie uyutie
aya oyo Fortsätt oyotie eyo uyu o entule uyutie
aya oyo Redigera oyotie eyo uyu o esisu onka uyutie
aya oyo Anonymt oyotie eyo uyu lo asama uyutie

aya oyo Publicera oyotie eyo uyu o emito uyutie
aya oyo Förhandsgranska oyotie eyo uyu o ese uniose aniemito uyutie